Sono kaj Video

Komentoj (16116)

Homarisma Diservo - Haruo ROS’ kaj Ronald GLOSSOP

Dimanĉe, la 12an de junio, 2005, Haruo ROS’ kaj Ronald J. GLOSSOP prezentis Homarisman Diservon ĉe la 53-a jarkongreso de Esperanto Ligo por Nord-Ameriko.
(Vidu QuickTime MOV Videon - 27:07 - 41 mb)

Komentoj (6349)

Vesperta Kanto - Vespertoj Sub La Ponto

Sub la ponto ĉe Congress Avenue en la urbocentro de Aŭstino, Teksaso, Usono, mi kaptis la sonon de la baldaŭ aperontaj vespertoj antaŭ ol ili forflugos por serĉi vesperan manĝon.
(Aŭskultu MP3 0:45 - 1 mb/128 kbps)

Komentoj (7736)

Dankesprioj, Rezolucioj, Anoncoj, Himno “La Espero” - Solena Fermo

Ĉe la solena fermo de la 53-a jarkongreso de ELNA en Aŭstino, Teksaso, Usono, Russ WILLIAMS legis dankesprimojn al la lokaj Teksasanoj kaj aliaj por helpo antaŭ kaj dum la kongreso.

Phil DORCAS, nova prezidanto de ELNA, legis multajn rezoluciojn:

  • Dankesprimoj al Concordia Universitato por gastigi la kongreson
  • Dankesprimoj kaj gratuloj al la Aŭstinanoj por organizi la kongreson
  • Dankesprimoj al Joel BROZOVSKY por lia granda laboro ĉe ELNA Centra Oficejo kaj por aliaj diversaj aferoj
  • Dankepsrimoj al Trevor ANDREWS por liaj kontribuoj al la ELNA libroservo
  • Dankesprimoj al Ed WILLIGER por lia komputila laboro por ELNA
  • Rezolucio pri la oficiala jaro de lingvoj en Usono
  • Dankesprimoj al honora gasto Edwin DE KOCK, membro de Akademio de Esperanto

Doroteo HOLLAND anoncis la nomojn de la sukcesintoj de la AAIE-ekzamenoj.

Tomaso ALEXANDER gvidis la ĉeestantojn por kanti la himnon de Esperanto, La Espero.

Phil DORCAS donas dankojn la eksa ELNA prezidanto, Alex SHLAFER por lia deĵoro kiel prezidanto, kaj finfine, fermis la kongreson.

(Aŭskultu MP3 18:55 - 4 mb/32 kbps, 17 mb/128 kbps)

Komentoj (5545)

Intervjuo - Familio ALEXANDER

Scott REDD intervjuis gesinjorojn Dana kaj Tomaso ALEXANDER kaj siaj gefiloj de Aŭstino, Teksaso je la okazo de la 53-a jarkongreso de Esperanto Ligo por Nord-Ameriko. La infanoj estas denaskaj Esperantistoj, Dana kaj Tomaso verkas amuzajn kantojn, kaj Tomaso helpis Esperantigi la filmon Flying an Octopus.
(Aŭskultu MP3 10:29 - 2 mb/32 kbps, 10 mb/128 kbps)

Komentoj (4057)

Fotoj el la kongreso

Multaj partoprenantoj alportis siajn kameraojn. Sekvu la jenajn retligilojn por vidi fotojn.

Aliaj fotoj baldaŭ aperos.

Komentoj (4905)

Intervjuo - Ĵenja kaj Joel AMIS

Scott REDD intervjuis gesinjorojn Ĵenja kaj Joel AMIS ĉe la kinejo Alamo Drafthouse en la urbocentro de Aŭstino, Teksaso je la okazo de la 53-a jarkongreso de Esperanto Ligo por Nord-Ameriko. Ĵenja estas la redaktorino de Kontakto kaj Joel estas la redaktoro de TEJO Tutmonde.
(Aŭskultu MP3 4:09 - 4 mb/128 kbps)

Komentoj (16763)

Solena Malfermo

Kongresestro Russ WILLIAMS kaj elironta ELNA-prezidanto Alex SHLAFER bonvenigis ĉiujn al la 53-a jarkongreso de ELNA en Aŭstino, Teksaso, Usono.

Ni memoris la forpasintajn ELNA-membrojn per silenta momento.

Eksterlandaj kaj usonaj geesperantistoj salutis en la nomo de siaj kluboj aŭ landaj asocioj.

(Aŭskultu MP3 30:55 - 7 mb/32 kbps, 28 mb/128 kbps)

Dr-o Duncan CHARTERS preligis pri literaturo.

Komentoj (9025)

Specialaj Poemoj - Solena Fermo

La ĉefa organizanto de la kongreso, Russ WILLIAMS, legis poemojn skribitajn speciale por la kongreso, la 13an de junio, 2005, ĉe la solena fermo de la 53-a jarkongreso de ELNA en Aŭstino, Teksaso, Usono.
(Aŭskultu MP3 6:04 - 6 mb/32 kbps, 2 mb/128 kbps)

Komentoj (1349)

Instruista Kurso - Duncan CHARTERS

Dr-o Duncan CHARTERS gvidis porinstruistan kurson, la 13an de junio, 2005, ĉe la 53-a jarkongreso de ELNA en Aŭstino, Teksaso, Usono.
(Aŭskultu MP3 45:03 - 10 mb/32 kbps, 22 mb/64 kbps)

Komentoj (9887)

« Malantaŭen ·