Arkivo por Al la kongreso

Ni atingis Teksason, preskaŭ sen vestaĵoj

Post forgeso de vestaĵoj en Oklahoma Urbo, ni finfine atingis Teksason ĉirkaŭ 11:30 atm (mi fuŝis la tempon en la voĉa raporto).

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (6365)

Raporto de Oklahoma Urbo

Scott raportis de la hotelo en Oklahoma Urbo.

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (9657)

Ĉe la kunvenejo

Mi alvenis al la kunvenejo dum la malfrua posttagmezo kaj trovis mian ĉambron bonorde. Estas simpla, sed utila kaj ne malkomforta. Mi feliĉis kiam mi vidis ke estis malgranda fridujo kaj intencis tuj plenigi ĝin per biero, sed tiam vidis en la gvilibro por la konferenco ke ĉiaj alkoholaĵoj estas malpermesataj ĉe la universitataj terenoj. Kial oni havu fridujon se oni ne rajtas havi bieron! Kiu elektis tiun ĉi lokon?

Ni babilis ĉe la enskribejo dum unu aŭ du horoj — mi estis malsata, sed oni atendis ĝis kelkaj aliaj homoj estis pretaj kaj tiam devis atendi ĝis aliaj estis pretaj, ktp. Finfine, je la 7-a (la 8-a, por mi) ni iris al Freebirds por manĝi buritojn. Ili estis bongustaj kaj la etoso estis afabla kaj neformala. Sed nek ili havas bieron.

Mi devas konfesi ke sabate vespere, la kongresanoj iros al loko en Austin kie estas multaj trinkejoj por trinki bieron. Mi simple devos travivi ĝis tiam.

Morgaŭ estos la estrara kunsido kaj la kongreso vere komencas nur la postan tagon. Nun estas la horo por ekdormiĝi post longa vojaĝo.

Komentoj (9559)

Stirante sur la ŝoseo

Scott kaj Emily aŭto-veturas sur la ŝoseo el Omaha.

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (17952)

Ĉe la flughaveno

Ŝtormis hieraŭ vespere sed, kvankam estis iom da nebulo kiam mi forlasis la domon, baldaŭ la suno videblis. Estas belega tago por vojaĝi.

Mi alvenis bonorde al la flughaveno en Connecticut. Oni konsilas vojaĝantoj ke oni alvenu du horojn antaŭ foriras la aviadilo, se estas problemoj kiam oni provas trapasi la kontrolistoj. Hodiaŭ, ne estis problemoj, do mi havas du liberajn horojn ĝis mi ekflugos. Mi trovis trinkejon kaj, pro tio ke estas trofrumatene por trinki bieron, mi aĉetis kolaon kaj sidis ĉe tablo por uzi la komputilon. Unue, mi timis ke mi ne sukcesus uzi la sendratan reton, sed post kelkaj provoj, mia komputilo sukcese ligis. La reto ĉi tie estas senkosta — oni simple devas enskribi. Mi verkis longan dankleteron ĉe la ekskriba paĝo por danki la instancojn kiuj provizis la servon. Ĉe multaj flughavenoj la retkonekton aŭ bezonas abonon aŭ freneze altkostaj pagoj por dumtaga uzo — malgraŭ la fakto ke oni kutime nur bezonas horon aŭ du.

Komentoj (1)

Ĉio en ordo

Mi pretas veni al Austin kaj ĉio estas en ordo. Mi aĉetis la flugbiletojn antaŭ monato, sed la ŝoforadon ĝis la flughaveno mi prokrastis ĝis lundo kaj finfine igis la edzinon fari la aranĝojn por mi. La flugbiletojn mi povas aĉeti perkomputile, sed por la ŝoforado oni devas telefonvoki. Bonŝance mi havas edzinon por tiaj aferoj aŭ mi malofte sukcesus vojaĝi.

La lokaj kunvenoj de Amherst Esperanto okazas je merkredoj, do hodiaŭ vespere, Lucy kaj mi vizitis Bart’s Ice Cream por vidi kiu partoprenus. Sally Lawton venis kaj ni babilis feliĉe dum horo. La plejmulto de la aliaj estis sendintaj siajn bedaŭrojn ke ili estis okupitaj al la epoŝtlisto. Ni havas sufiĉe viglan grupon nun. Antaŭ dum monatoj la grupo apenaŭ ekzistis sed mi starigis TTTejon, semajnan kunvenon, kaj duonkore disdonis kelkajn reklamojn kaj, Jen! kelkaj homoj ekinteresiĝis kaj komencis veni. Mi devas danki Sylvan Zaft kiu instruis min ke se io estas farinda, indas fari ĝin eĉ malbone.

Morgaŭ mi forlasos la domon ĉirkaŭ la 8a kaj ekvojaĝos la Austin. Laŭeble, mi afiŝos survoje.

Komentoj (11044)

Voĉa raporto - Preskaŭ preta por vojaĝo

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (321)

Mi invitas vin fariĝi blogisto

Mi invitas ĉiujn kongresanojn fariĝi kontribuistoj al la blogo. Tielmaniere, ni povas doni al la mondo la oportunon por vidi la kongreson de diversaj vidpunktoj.

Simple “Register” aŭ sendu retpoŝton al mi ĉe scottredd@yahoo.com

Komentoj (7972)