Trinkeja Promeno
Robert Read organizis bonegan viziton al la urbocentro de Austin por viziti diversajn trinkejon. Ni iris unue al la Gingerman, kiu havas multajn interesan specojn de biero. Mi provis lokan pilsneron kaj alian de speco IPA. Post ioma tempo, ni vagis al kafejo (kiu ankaŭ havis bieron — tion mi aĉetis). La malantaŭo de la kafejo malpleniĝis tuj post ni alvenis, kaj ni povis veni en granda amaso por sidi kune kaj trinki kaj babili. Poste ni iris al la Speakeasy, kiu estis ege brua kaj plenŝtopita per homoj. Tie estas sur-tegmenta trinkejo kie ni povis ĝui vidado trans la tuta urbo. Ni tiam vagis laŭ Sesa Strato, kiu estis fermita al aŭtoj kaj kun amasoj da homoj promenante ĉie. Estis diversaj butikoj, restoracioj, kaj trinkejoj. Finfine ni atingis trinkejon kie oni ne enlasis la drinkemoj, do estis pli mallaŭta kaj agrabla ol la aliaj. Tie ni povis sidi eksteren kaj havis lastan trinkon antaŭ ol reveni al la universitato. Tre agrablan vesperon. Ni speciale dankis s-ro Read kaj lia afabla edzino kiu helpis ŝofori nin.