Arkivo por Junio 10, 2005

Ni atingis Teksason, preskaŭ sen vestaĵoj

Post forgeso de vestaĵoj en Oklahoma Urbo, ni finfine atingis Teksason ĉirkaŭ 11:30 atm (mi fuŝis la tempon en la voĉa raporto).

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (6496)

Estrara Kunsido

La estrara kunsido komencis ĉimatene je la 8-a horo. Ne ĉiuj sukcesis trovi kafon antaŭ la kunsido. Bonŝance mi havas bonan matenmanĝon ĉe la Starz Kafejo. Oni devas kruci la teroriga ŝoseo apud la universitato por atingi ĝin. Estas signaloj por piedirantoj, sed unu el la butonoj por aktivigi ilin estas rompita, do por tiu strato oni devas rigardi zorge kaj kuri. Ili havis eĉ Atkins-pladon, kiun mi aĉetis. Tre bongusta.

Mi kunportis komputilon al la kunsido kaj, pro tio ke la sekretario ne venis, oni volontulis ke mi registru la protokolon. Ve.

Komentarioj

Raporto de Oklahoma Urbo

Scott raportis de la hotelo en Oklahoma Urbo.

Survoja voĉa raporto de Scott REDD

MP3 File

Komentoj (9657)

Ĉe la kunvenejo

Mi alvenis al la kunvenejo dum la malfrua posttagmezo kaj trovis mian ĉambron bonorde. Estas simpla, sed utila kaj ne malkomforta. Mi feliĉis kiam mi vidis ke estis malgranda fridujo kaj intencis tuj plenigi ĝin per biero, sed tiam vidis en la gvilibro por la konferenco ke ĉiaj alkoholaĵoj estas malpermesataj ĉe la universitataj terenoj. Kial oni havu fridujon se oni ne rajtas havi bieron! Kiu elektis tiun ĉi lokon?

Ni babilis ĉe la enskribejo dum unu aŭ du horoj — mi estis malsata, sed oni atendis ĝis kelkaj aliaj homoj estis pretaj kaj tiam devis atendi ĝis aliaj estis pretaj, ktp. Finfine, je la 7-a (la 8-a, por mi) ni iris al Freebirds por manĝi buritojn. Ili estis bongustaj kaj la etoso estis afabla kaj neformala. Sed nek ili havas bieron.

Mi devas konfesi ke sabate vespere, la kongresanoj iros al loko en Austin kie estas multaj trinkejoj por trinki bieron. Mi simple devos travivi ĝis tiam.

Morgaŭ estos la estrara kunsido kaj la kongreso vere komencas nur la postan tagon. Nun estas la horo por ekdormiĝi post longa vojaĝo.

Komentoj (9650)