Stirante sur la ŝoseo
Scott kaj Emily aŭto-veturas sur la ŝoseo el Omaha.
Survoja voĉa raporto de Scott REDD
MP3 File
Scott kaj Emily aŭto-veturas sur la ŝoseo el Omaha.
Survoja voĉa raporto de Scott REDD
MP3 File
Ŝtormis hieraŭ vespere sed, kvankam estis iom da nebulo kiam mi forlasis la domon, baldaŭ la suno videblis. Estas belega tago por vojaĝi.
Mi alvenis bonorde al la flughaveno en Connecticut. Oni konsilas vojaĝantoj ke oni alvenu du horojn antaŭ foriras la aviadilo, se estas problemoj kiam oni provas trapasi la kontrolistoj. Hodiaŭ, ne estis problemoj, do mi havas du liberajn horojn ĝis mi ekflugos. Mi trovis trinkejon kaj, pro tio ke estas trofrumatene por trinki bieron, mi aĉetis kolaon kaj sidis ĉe tablo por uzi la komputilon. Unue, mi timis ke mi ne sukcesus uzi la sendratan reton, sed post kelkaj provoj, mia komputilo sukcese ligis. La reto ĉi tie estas senkosta — oni simple devas enskribi. Mi verkis longan dankleteron ĉe la ekskriba paĝo por danki la instancojn kiuj provizis la servon. Ĉe multaj flughavenoj la retkonekton aŭ bezonas abonon aŭ freneze altkostaj pagoj por dumtaga uzo — malgraŭ la fakto ke oni kutime nur bezonas horon aŭ du.
Mi pretas veni al Austin kaj ĉio estas en ordo. Mi aĉetis la flugbiletojn antaŭ monato, sed la ŝoforadon ĝis la flughaveno mi prokrastis ĝis lundo kaj finfine igis la edzinon fari la aranĝojn por mi. La flugbiletojn mi povas aĉeti perkomputile, sed por la ŝoforado oni devas telefonvoki. Bonŝance mi havas edzinon por tiaj aferoj aŭ mi malofte sukcesus vojaĝi.
La lokaj kunvenoj de Amherst Esperanto okazas je merkredoj, do hodiaŭ vespere, Lucy kaj mi vizitis Bart’s Ice Cream por vidi kiu partoprenus. Sally Lawton venis kaj ni babilis feliĉe dum horo. La plejmulto de la aliaj estis sendintaj siajn bedaŭrojn ke ili estis okupitaj al la epoŝtlisto. Ni havas sufiĉe viglan grupon nun. Antaŭ dum monatoj la grupo apenaŭ ekzistis sed mi starigis TTTejon, semajnan kunvenon, kaj duonkore disdonis kelkajn reklamojn kaj, Jen! kelkaj homoj ekinteresiĝis kaj komencis veni. Mi devas danki Sylvan Zaft kiu instruis min ke se io estas farinda, indas fari ĝin eĉ malbone.
Morgaŭ mi forlasos la domon ĉirkaŭ la 8a kaj ekvojaĝos la Austin. Laŭeble, mi afiŝos survoje.